• Financa situacio de poloj
  • 08.03.2010
  • Ĉiu kvina polo frontas malfacilaĵojn financi siajn kurantajn elspezojn. Kvankam en la lastaj jaroj ilia nombro malgrandiĝis daŭre tamen laŭ vicmnistro por la laboro Jolanta Fedak temas pri signifa problemo. La plej malfacilan situacion frontas multinfanaj familioj, tial gravas altigi la ŝtatan subtenon por tiuj familioj kaj kreskigi la nombron de subtenorajtigitoj. Laŭ ministro Fedak la helpo unuavice devas trafi al la gepatroj, kiuj malgraŭ signifa nombro de la infanoj volas resti profesie aktivaj. La aktuala sistemo ne faciligas al la gepatroj ligon de la gepatraj roloj kun profesia kariero. En la skalo de la tuta Eŭropa Unio problemojn kun la kurantaj elspezoj frontas 80 milionoj da personoj.