• El la E-movado
  • 09.03.2010
  • Prof. Robert Phillipson estas unu el la du laŭreatoj de la nunjara Linguapax-premio. Li estas emerita profesoro de la Fakultato de Lingvoj, Komunikado kaj Kulturaj Studoj de la Kopenhaga Komerca Lernejo populariĝinta pro siaj studoj pri lingva imperiismo kaj rilatoj inter lingvo kaj potenco. La E-publiko konas lian verkon “Ĉu nur-angla Eŭropo?”, kiun UEA eldonis en E-traduko en 2004. En la serio de Esperanto-dokumentoj aperis lia teksto “Internaciaj lingvoj kaj internaciaj homaj rajtoj” . Prof. Phillipson prelegis ankaŭ en kelkaj Nitobe-simpozioj.