Rafał Reichmann el la
pola Humaneca Kampanjo estadanta en Haitio por pritaksi la plej urĝajn bezonojn
de tiu ĉi lando deklaras financan subtenon kiel la plej necesan. Kiel li
substrekas, la haita ĉefurbo Port-au-Price, kie troviĝis centro mem de la januara tertremo
estas preskaŭ tutece detruita. Ne funcias kanalizo, lernejoj, mankas ankaŭ
trinkebla akvo. Ĝis nun oni konfirmis, ke rezulte de la tertremo pereis 230 mil personoj.