• Donald Tusk en Azerbajĝano
  • 09.03.2010
  • La pola ĉefministro Donald Tusk komencis marde 4-tagan oficialan viziton en Kaŭkazio. Unue li gastas en Azerbajĝano,  sekve en Kartvelujo kaj Armenio. La ĉefaj temoj de liaj interparoloj koncernas la unian Orientan Partnerecon, energetikan politikon kaj la situacion en Kaŭkazio. Kiel memorigis la ministro por la eŭropaj aferoj Mikołaj Dowgielewicz la iniciatita de Pollando >Orienta Partnereco<, kiu estas platformo por intimigi kontaktojn kun la orientaj najbaroj de la Eŭropa Unio disponas ĝis 2013 jaro pri la buĝeto kun la valoro de 600 milionoj da eŭroj.