• Jubileo de lokaj komunumoj
  • 09.03.2010
  • ­La pola prezidento Lech Kaczyński gastis lunde en la Kongreso omaĝanta la 20-jariĝon de la lokaj komunumoj, kreiĝintaj baze de la adminsitra reformo lanĉita de Jerzy Buzek-registaro. Gratulante al la polaj  komunumoj li memorigis, ke kompare kun aliaj landoj de la Eŭropa Unio ili disponas pri vastaj kompetentoj. Samtempe prezidento Kaczyński substrekis, ke zorgante pri la lokaj patrujoj ne eblas forgesi pri agadoj por  la tuta lando, ĉar nur ĝia ekvilibra evoluo povas certigi bonstaton al ĉiuj poloj.  La Kongreso de la Lokaj Komunumoj daŭras ankaŭ marde, oni traktas hodiaŭ interretan administracion kaj la uniajn financojn ĉiam pli ofte utiligatajn en Pollando.