• Tago de Solidareco kun Tibeto
  • 10.03.2010
  • Merkredo pasas kiel Tago de Solidareco kun Tibeto. La 10-an de marto 1959 eksplodis la tibeta insurekcio, rezulte de kiu pereis almenaŭ 87 mil tibetanoj. En 70 polaj urboj estas prezentataj merkrede ekspozicioj dediĉitaj al tibetaj politikaj malliberigitoj. Ilia agado laŭ  Piotr Cykowski el Tibeta Programo de la Fondaĵo Alia Spaco montras, ke al prizonoj tibetanoj trafas pro plej diversaj aferoj tiaj,  kiel socia engaĝiĝo aŭ pendigo de la tibeta flago. Liaopinie la hodiaŭa tago estas tre bona momento por memorigi al la mondaj politikistoj pri situacio de Tibeto, kiun oni ofte prisilentas lige kun potenco de Ĉinio.