• Medicina foiro Sal-med
  • 10.03.2010
  • Pli ol 300 ekspoziciantoj el Pollando kaj el eksterlando partoprenas la komenciĝintan en Poznano medicinan foiron Sal-med. Oni prezentas tie la plej modernan medicinan ekipaĵaron kaj novecajn teknologiajn solvojn utiligatajn en hospitaloj. La aranĝo okazanta ĉiun duan jaron kaj estanta la plej granda ĉi-speca forumo en Pollando estas adresita al la  hospitala estraro kaj laborantoj de la sancentroj. La ekspozician parton de la foiro akompanas konferencoj kaj laborrenkontoj nunjare dediĉitaj al administrado de sancentroj, onkologia rekabaligado kaj savado de plej junaj pacientoj.