• Lech Kaczyński en Litovio
  • 10.03.2010
  • La pola prezidento Lech Kaczyński inaŭguras merkrede dutagan viziton en Vilnjus. Li partoprenas tie solenaĵojn omaĝe al la 20-jariĝo de la reakiro de sendependeco de Litova Respubliko. La ĉeesto de la pola ŝtatestro en la festo daŭrigas la tradicion de prezidentoj Kaczyński kaj Adamkus el la 2006-a jaro reciproke partopreni la ŝtatajn solenaĵojn. Kadre de la vizito la pola prezidento prezentos paroladon en la litova sejmo kaj ankaŭ gvidos interparolojn kun sia samrangulo Dalia Grybauskaite.