• Ponto de Stanisław Kierbedź
  • 11.03.2010
 Merkrede pasis 200 jaroj post la naskiĝtago de Stanisław Kierbedź. Li estis inĝeniero kaj konstruisto, al kiu Varsovio dankŝuldas sian unuan ŝtalan ponton. Ĝi estis loko, kie la varsovianoj la unuan fojon povis konstati stratŝtopiĝon pro amaso da promenantoj kaj ĉevalaj veturiloj celantaj la dekstran bordon de Vistulo. Stanisław Kierbedź gvidis ankaŭ elkonstruon de la fervoja ligo inter Varsovio kaj Sanktpeterburgo kaj la tiean kreiĝon de la katolika preĝejo de la sankta Stanislao.