• Solenaĵoj el Vilnjus
  • 11.03.2010
 En Vilnjus daŭras ĵaŭde solenaĵoj lige kun la 20-jariĝo de la litova sendependeco. Partoprenas ilin dekkelkaj eksterlandaj delegacioj. Dum la festo la pola prezidento Lech Kaczyński prezentis parolon en la litova Sejmo. Li reliefigis, ke la decidoj de litovoj alprenitaj marte de la 1990-a jaro estis akto de eksterordinara kuraĝo, surprizanta eĉ Pollandon, en kiu de 6 monatoj laboris la unua libera registaro. Lech Kaczyński reliefigis ankaŭ historiajn ligojn inter Pollando kaj Litovio. Kiel li substrekis ambaŭ ŝtatoj kreis komunumon, kies spertoj kuŝas ĉe la fundamentoj de la Eŭropa Unio.