• Biera Muzeo
  • 12.03.2010
  • La Muzeo de la Bierfarado en Żywiec [la suda Pollando] fariĝis konsistero ĉe la Eŭropa Itinero de  la Industria Heredaĵo. Ĝi enhavas pli ol 800 lokojn kun aparta signifo por la eŭropa industria evoluo. La establo en Żywiec estas la unua pola loko sur tiu ĉi prestiĝa listo. La Muzeo de la Bierfarado en Żywiec rankontas la historion de la pola bierfarado ekde la 1856-a jaro,  kiam kreiĝis la Bierfarejo en Żywiec, funkcianta ĝis hodiaŭ seninterrompe kaj kun multaj sukcesoj. La muzeo ebligas mantuŝe konatiĝi kun la  malnova bierprodukta ekipaĵaro kaj ankaŭ  gustumi ĝiajn produktojn.