• Chopin Jaro
  • 12.03.2010
  • Lastsabate estis inaŭguritaj solenaĵoj ligitaj kun Chopin-Jaro en Barato. La unua pian-recitalo okazis en Nov-Delio. Laŭ la gvidanta la solenaĵojn en tiu ĉi lando pola ambasadoro Piotr Kłodkowski temas pri aparte malfacila defio, ĉar malmultaj baratanoj interesiĝas pri la eŭropa muziko. Por plimult0 - pro la  kulturaj diferencoj - la kreado de Frederiko Chopin estas tutece nekonata. Tial la pola ambasado decidis prezenti specialan programon, kiu dum Chopin-Jaro trafos al mezgradaj barataj lernejoj. Oni prezentos ankaŭ tipan hindan dancon aranĝitan laŭ la muziko de la genia pola komponisto.