• Batalo sur Grunwald-kampo
  • 16.03.2010
  • La nunjare pasantan 600-an datrevenon de la kontraŭteŭtona batalo sur Grunwald-kampo komune partoprenos la pola kaj litova ŝtatgvidantoj. Ambaŭ landoj komune gvidos ankaŭ informan kaj promocian kampanjojn lige kun tiu datreveno. La rekreon de la batalo el la 1410-a jaro, kiu estas la ĉefpunkto de la datrevenaj solenaĵoj - partoprenos grupoj de kavaliroj el ambaŭ landoj, engaĝiĝos al ili ankaŭ i.a. litova Honora Gardistaro. Tiam ankaŭ la unuan fojon aŭdiĝos kanto dediĉita al la mezepokaj batalantoj, kiu estos plenumita pole kaj litove.