• Poloj en Aŭstralio
  • 16.03.2010
  • La prezidanto de la Karbo-Grupo,  Katowice Stanisław Gajos deklaris, ke oni ne timas amasan forveturon de polaj ministaj specialistoj al Aŭstralio. La tiea registaro komencis varbi polojn, tentante ilin per altaj salajroj kaj speciala adapto-loĝiga programo. Detalojn de la projekto prezentis la aŭstralia ministro por la enmigraj aferoj Chris Evans. Laŭ Stanisław Gajos la aŭstralian oferton konsideros sole junaj laborantoj sen stabila familia situacio, por kiuj malcerta situacio en la pola minindustrio povas esti teda.