• Pola-japana kunlaboro
  • 16.03.2010
  • La marŝalo de la pola Senato Bogdan Borusewicz estadas en Japanio. Hodiaŭ li interparolas kun ĉefministro Yukiyo Matiyama. La japana kabinetestro deklaris interesiĝon pri la politika kaj ekonomia kunlaboro kun Pollando, kaj ankaŭ esprimis pretecon subteni la unian programon de Orienta Partnereco. Laŭ Bogdan Borusewicz la japana flanko interesiĝas  ankaŭ pri kunlaboro koncerne teknologion de pura karbobruligado. Kunlaboro povus koncerni krome atoman elektrejon. Morgaŭ la pola politikisto renkontiĝos kun reprezentantoj de la japana ekonomia komunumo, kiujn li invitos investi en Pollando.