• Princo Karol en Pollando
  • 16.03.2010
  • Lunde vespere la pola prezidento Lech Kaczyński aranĝis honore al la estadanta vizite brita princo Karol solenan vespermanĝon. En ĝia daŭro prezidento Kaczyński substrekis, ke Pollando kaj Britujo estas ne nur partneroj en la Eŭropa Unio kaj NATO, sed ankaŭ landoj kun komunaj historiaj ligoj. Rilatigante sin al la nuntempo Lech Kaczyński esprimis dankon pro la malfermo de la brita  labormerkato por poloj en la 2004-a jaro. Princo Karol dankante pro la invito viziti Pollandon substrekis, ke nia lando okupas apartan lokon en la koroj de liaj samlandanoj.