• Pionora operacio
  • 17.03.2010
  • Kuracistoj de la Ortopedia Filio de la Hospitalo en Mielec [la suda Pollando] okazigas merkrede la unuan en Pollando operacion enplanti novtipan artefaritan kokson. Dank’ al ĝi  ne ekzistas neceso okazigi laŭvican operacion. La unikeco de la novtipa enplanto baziĝas sur ĝia konstruformo ebliganta al ĉirkaŭantaj ĝin histoj trakti ĝin kiel naturan elementon. Ortopedia Filio de la Hospitalo en Mielec apartenas al la plej modernaj en Pollando. I.a. dank’al ĝia intima kunlaboro kun firmaoj envivigantaj novecajn teknologiojn en medicino.