• Irlanda Nacia Festo
  • 17.03.2010
  • La ambasadoro de Irlando Declan O’Donovan transdonis al la pola prezidento Lech Kaczyński trifolion, la simbolon de la irlanda komunumo. La donaco estis enmanigita lige kun la irlanda  nacia festo pasanta merkrede,  Tago de la Sankta Patriko.  Ĝia transdono al la pola ŝtatgvidanto emfazas la irlandan dankesprimon al poloj, kiuj de jaroj vivas kaj laboras en Irlando kontribuante al evoluo de tiu ĉi lando same socie kiel ankaŭ ekonomie.