• Pola-japana kunagado
  • 17.03.2010
  • Japanio estas la plej grava politika kaj ekonomia partnero de Pollando en Azio substrekis dum sia japana vizito la pola Senat-marŝalo Bogdan Borusewicz. Dum la hodiaŭa renkontiĝo kun japanaj merkatistoj li invitis ilin investi en Pollando, aparte en la petrolkemia kaj energetika branĉoj. En la daŭro de la vizito multan atenton oni donis ankaŭ al la  kunlaboro de pola kaj japana parlamentoj. Bogdan Borusewicz estadas en Japanio laŭ la invito de japana Ĉambro de Konsilantoj,  kiu estas organo ekvivalenta  al la pola Senato.