• Monda Akvo-Tago
  • 18.03.2010
  • Pli ol 880 milionoj da homoj suferas pro la nesufiĉo de la trinkebla akvo. Pri ilia situacio memorigas la Monda Akvo-Tago pasonta la 22-an de marto. Jam hodiaŭ inaŭgras dediĉitajn  al ĝi agadojn la Pola Humaneca Kampanjo. La organizaĵo de 6 jaroj gvidas iniciaton La Akva Kampanjo, kiu celas konsciigi al la socio problemon de manko de la trinkebla akvo.  Samtempe kadre de ĝi oni serĉas rimedojn ebligantajn helpi al socioj suferantaj pro la akvomanko. Dank’ al kolektita mono tiu ĉi pola helporganizaĵo konstruas putojn en Sudano kaj Palestino.