• De kie devenas hundoj?
  • 18.03.2010
  • Kolektivo de internaciaj sciencistoj, inkluzive de la polaj sukcesis difini la devenon de la nuntempaj hundoj. La esplorrezultoj publikigitaj en la lasta numero de la prestiĝa revuo “Nature” pruvas, ke ili ne devenas kiel oni longe supozis de Eŭropo aŭ orienta la Azio, sed de la Proksima Oriento. Sciencistoj konkludis tion komparante genaron de 900 hundoj de 85  specioj kun genaro de lupoj el ĉiuj kontinentoj. La prauloj de hundoj devenas el la sama regiono, en kiu oni malsovaĝigis multajn bestojn i.a. katojn.