• Internacia kunlaboro
  • 18.03.2010
  • De kvinaj jaroj funkcias en Pollando eTwinning – la unia programo ebliganta al lernejoj kaj infanĝardenoj kontaktiĝi helpe de la Interreto kun similaj centroj en la tuta Eŭropo. Kadre de la programo  en Pollando aktivas jam 8 mil lernejoj, plej multe inter  ĉiuj uniaj landoj. Al unu  el la plej aktivaj apartenas la baza lernejo numero 1 en Bolesławiec [la suda Pollando]. Ĝiaj lernantoj tenas la interretan kontakton kun dekkelkaj lernejoj en Eŭropo, kun kiuj ili ne nur interŝanĝas spertojn, sed reciproke  vizitas unuj  la aliajn en la daŭro de la lernojaro.