• Pola prezidanteco
  • 18.03.2010
  • Polaj merkatistoj kun rezervo rilatigas sin al la celoj de la pola prezidado en la Eŭropa Unio en la dua duono de la venonta jaro. Oni taksas ilin kiel tro ĝeneralajn kaj ne alportantajn konkretajn avantaĝojn al Pollando. La registaro inter siaj prioritatoj mencias novan unian buĝeton, Orientan Partnerecon, energetikan sekurecon kaj strategion por la Balta Maro. Laŭ la pola organizaĵo de entreprenistoj BCC multe pli saĝe estus fokusiĝi pri unu celo: libera pasado de homoj, havaĵoj, servoj kaj kapitalo. Tion subtenus plej diversaj uniaj landoj,  kiel Danlando kaj Kipro, ĉar merkatistoj en ĉiuj komunumaj landoj frontas la samajn problemojn aktivi sur la komuna merkato.