• Perceptado de sekso
  • 19.03.2010
En la varsovia artgalerio “Zachęta”  estis inaŭgurita ekspozicio prezentanta baze de filmetoj kaj fotografaĵoj kiel ŝanĝiĝis la perceptado de sekso  en la centra-orienta Eŭropo. Apartan atenton oni donis al la periodoj post la dua mondmilito kaj    post la 1989-a jaro. Oni konsideras same sociajn rolojn de viroj kaj virinoj, kiel ankaŭ ilian partoprenon en la arto. Oni konatiĝas ne nur kun la evoluo de tiuj sociaj roloj, sed ankaŭ kun tiurilataj diferencoj en la unuopaj orienteŭropaj landoj.