• Varsoviaj Teatraj Renkontiĝoj
  • 19.03.2010
 “Demonoj” reĝisoritaj de Andrzej Wajda kaj “Tramo” de Krzysztof Warlikowski troviĝas en la programo de la nunjaraj 30-aj Varsoviaj Teatraj Renkontiĝoj. Ĝi komenciĝos la 11-an de aprilo. Tiun enscenigon de „Demonoj” Andrzej Wajda kreis por la moskva Teatro Sowriemiennik. La dua teatraĵo en kiu rolludas ia. franca aktorino Isabelle Hupert havis premieron en Parizo, kie ĝi ĝuis grandan interesiĝon. Sume dum 17 festivalaj tagoj oni enscenigos 24 spektaklojn. Nunjare la unuan fojon kiel kroma parto de la festivalo okazas trarigardo de la plej bonaj porinfanaj teatraĵoj.