• Manuskriptoj de Beethoven kaj Chopin
  • 19.03.2010
  En la krakova Biblioteko de la Jagielona Universitato oni ĵus malfermis ekspozicion de manuskriptoj, akompanan al la 14-a Paska Festivalo de Ludwig van Beethoven. La titolo de la ekspozicio, kiel de la tuta festivalo tekstas „Beethoven, muziko kaj pianfenomeno. Jaro de Chopin kaj Schummann”. En la ekspozicio estas prezentitaj manuskriptoj de Beethoven de lia sonato be-mol maĵora op 26 kaj kajero kun nefinita pian-konĉetro D-maĵaro. Lige kun la Jaroj de Chopin kaj Schummann oni prezentas ankaŭ multajn verkojn  de tiuj ĉi komponistoj. Iliajn aŭtografojn akompanas la unuaj presaĵoj de prezentitaj verkoj, kio ebligas sekvi la krean procezon de la komponaĵoj.