• Jaro de Chopin kaj Paderewski
  • 19.03.2010
En Usono la solenadoj de Chopin-jaro samtempas kun la omaĝo por alia elstara pola virtuozo Ignacy Jan Paderwski, kies 150-a naskiĝdatreveno ankaŭ pasas nunjare. Li havas firman lokon en la koroj de la lokaj poldevenuloj kiel granda patrioto, elstara artisto kaj senavara filantropo. En Ĉikago troviĝas  dediĉita al li muzeo, en kiu oni kolektis multajn personajn objektojn ligitajn kun Paderwski. Li estis nelaciĝebla populariganto de Chopin-kreado dum siaj turneoj en Usono. La koncertoj omaĝantaj ambaŭ muzikistojn okazas kaj en la Filharmonio kaj en  Milenium-Parko, kie povas aŭskulti ilin miloj da muzikŝatantoj. En la ĉikaga Univeristato de Loyola okazos somere scienca sesio dediĉita al Frederiko Chopin kaj Ignacy Jan Paderwski.