• Polo gvidos unian energetikon
  • 23.03.2010
  • Polo Piotr Woźniak estis elektita la prezidanto de la unia energetika agentejo. Tiu ĉi nova institucio kun sidejo en Ljubljano okupiĝos pri liberaligo de la energetika merkato en Eŭropo kaj kunordigos laboron de la energetikaj kontrolinstutitoj funkciantaj en la eŭropuniaj landoj. Piotr Woźniak estis pli frue ministro por la mastrumado en du polaj registaroj kreitaj de la partio Juro kaj Justeco.