• Tago de la Pola-Hungara Amikeco
  • 23.03.2010
  • Marde en Budapeŝto gastas ministro el la prezidenta kancelario Mariusz Handzlik. Li renkontiĝas i. a. kun la prezidento de Hungario Laszlo Solymom kaj lanĉas en la budapeŝta universitato Tagojn de la Pola–Hungara Amikeco. La pola sejmo proklamis la 23-an de marto Tago de la Pola-Hungara Amikeco en la 2007-a jaro tiamanire reliefigante niajn historiajn ligojn kun la deziro  vigligi la nunan kunlaboron. Origine en Hungario estis planita vizito de la pola prezidento, tamen Lech Kaczyński devis nuligi ĝin pro familiaj motivoj.