• Tago por Kontraŭbatali Ftizo
  • 24.03.2010
  • Merkredo pasas kiel Tago por Kontraŭbatali Ftizon. En Pollando ĉiujare oni notas pli ol 8 mil kontaĝojn. Malgraŭ tio, ke ili konstante malkreskas Pollando daŭre avanas en Eŭropo,  se temas pri nombro de ftizomalsaniĝoj. Ĝenerale en la mondo ĉiu tria persono estas infektita de ftizo, kvankam tio ne estas samsignifa kun malsaniĝo.  Malsaniĝon  favoras signifa malfortiĝo de la organismo, subnutro aŭ dependiĝo alkohola aŭ narkotaĵa.  Malgraŭ ekzisto de efikaj medikamentoj ftizo daŭre apartenas al la  plej oftaj motivoj de tro fruaj mortoj en la mondo.