• Translima turismo
  • 24.03.2010
  • Pollando kaj Ukrainujo klopodas ellabori komunan turisman strategion. Reprezentantoj de ambaŭ landoj debatas pri tiu temo dum la daŭranta en Lublino [la orienta Pollando] scienca konferenco “Translima turisma potencialo de Roztocze-regiono”. Temas pri prilaboro kaj popularigo de la turismaj itineroj ĉe ambaŭ flankoj de la limo kaj reliefigo de la natura kohereco de Roztocze-regiono. Tiu regiono estas nun dividita de la limo, kiu  samtempe estas  limo de la Eŭropa Unio kaj Schengen-sfero.