• Ortografio de polaj nomoj
  • 24.03.2010
  • La litova registaro dum la merkreda kunsido aprobis la projekton de leĝo pri la ortografio de familiaj nomoj, ebliganta en pasportoj skribi ilin ne sole en la litova lingvo, sed ankaŭ en aliaj, kiuj uzas la latinan alfabeton. Laŭ sugesto de ĉefministro Andrius Kubilius oni ankoraŭfoje turnu sin pri tiu afero al la Konstitucia Tribunalo.  Lastaŭtune tiu tribunalo verdikts, ke la originala ortografio de la familiaj nomoj ne povas aperi sur la unua paĝo de la litova dokumento, sed nur kiel helpregistro en sekvaj paĝoj. La problemo de la ortografio de la polaj nomoj en Litovio de jaroj estas unu el la plej incitaj en la polaj-litovaj rilatoj. La aplikon de la originala ortografio de la polaj nomoj en Litovio kaj de litovaj en Pollando kun ĉiuj diakritaj signoj antaŭvidas la pola-litova traktato el la 1994-a jaro.