• Unia diplomatia servo
  • 24.03.2010
  • Marde la unia estro de la diplomataro Catherine Ashton renkontiĝis kun la deputitoj el la komisiono por la eksterlandaj aferoj de la Eŭropa Parlamento. La ĉeftemo de la interparolo ligiĝis kun egala reprezentado de la uniaj landoj en la nova diplomatia servo de la Unio. Formos ĝin ne sole diplomatoj,  sed ankaŭ laborantoj de la Eŭropa Komisiono kaj Unia Konsilantaro,  en kiuj plimulton havas civitanoj de la malnovaj uniaj landoj. La novaj uniaj landoj timas do, ke la eksterlandan servon de la Komunumo ekdominos reprezentantoj de la malnova 15-opo. Catherine Ashton klopodis paligi tiun rezervon, sed ŝi ne prezentis konkretajn informojn, kiel estos dividitaj diplomatiaj postenoj.