• Allogi turistojn
  • 26.03.2010

Lokaj aŭtoritatoj de la suda Pollando inaŭguris laborojn pri Itinero de la Orienta Fronto de la Unua Mondmilito. Ĝi ligos muzeojn, batalkampojn, milittombejojn kaj konserviĝintajn tranĉeojn. La celo de la kreata itinero estas reliefigi la multkulturecon de la regiono, popularigi ĝian historion kaj gravajn eventojn disvolviĝintajn en la suda regiono de Pollando. Unu  el la etapoj de la itinero certe fariĝos la urbo Gorlice famiĝinta kiel la “pola Verdun”. Tie en la 1915-a jaro okazis la plej granda batalo ĉe la orienta fronto, kiun venkis germana  kaj aŭstro-hungara armeoj.