• Tago de Teatro
  • 26.03.2010

Sabate la 27-an de marto pasas la Internacia Tago de Teatro. Oni lanĉis ĝin en la  1961-a jare omaĝe al la malfermita kvar jarojn pli frue Teatro de Nacioj en Parizo. Preskaŭ ĉiuj polaj urboj preparis specialajn aranĝojn por  la festo de la teatro. En Varsovio ili koncentriĝos pri la 50-jariĝo de la dramo de Tadeusz Różewicz “Katalogo”, unu el la plej gravaj polaj postmilitaj spektakloj. En Lodzo multos surstrataj aranĝoj. Prezontiĝos i.a. la trupo Chorea, kiu tra danco kaj muziko popularigas antikvan kulturon. Ĉiujare okaze de la festo elstara artisto direktas al la mondo specialan mesaĝon. Nunjare aŭtoras ĝin Judi Dench laŭreatino de Oskar-premio, kiu skribis ia. “spektakloj povas okazi en malgranda vilaĝo en Afriko, apud  montoj en Armenio aŭ sur malgranda pacifika insulo. Oni bezonas sole spacon kaj publikon. Teatro elvokas ridon kaj larmoj, sed devas ankaŭ instigi al pripensoj”.