• Festivalo Misteria Paschalia
  • 26.03.2010

La plej famaj en la mondo plenumantoj de la baroka muziko prezentiĝos en la 7–a Festivalo Misteria Paschalia, kiu dum la Santka Semajo,  do postdimanĉe okazos en Krakovo. Muzikŝatantoj admiros la virtuozecon de i.a.: Europa Galante, Cappella della Pieta de' Turchini kaj La Venexiana. Reliefigenda estas la koncerto de Jordi Savall, kiun akompanas japanaj artistoj kadre de la projekto  La Ruta de Oriente – laŭ la spuroj de portugalaj misiistoj tra la Lando de la Leviĝanta Suno. Centre de la Sanktsemajnaj pripensoj troviĝos la vendreda plenumo de Pasiono laŭ la sankta Johano de Bach. Prezentos ĝin Les Musiciens du Louvre-Grenoble direktita de Mark Minkowski. Dum la Paska Lundo la ensemblo de Fabio Biondi Europa Galante  prezentos bukedon de la plej belaj arioj el operoj de Vivaldi.