• Aŭskulti Chopin-muzikon
  • 26.03.2010

La renoma brita kultura kaj kleriga centro British Library  disponigis en la reto mil 500 muzikpecojn de Chopin registritajn antaŭ la 1958-a jaro.  Oni decidis disponigi la sondosierojn pro ilia graveco por la historio de Chopin-interpretoj. La ciferecigitaj surbendigoj troveblas ĉe la paĝo sounds.bl.uk/chopin; la plej malnova registraĵo devenas el la 1905-a jaro. La biblioteko disponas krome pri 6 manuskriptoj de Frederiko Chopin, kiuj troviĝas en ekspozicio dediĉita al la komponisto. Kadre de ĝi oni ankaŭ memorigas serion da privataj kaj publikaj koncertoj, kiujn prezentis Chopin en Britio en la 1848-a jaro.