- El la E-movado
- 29.03.2010
Komence de la monato, inter la 3-a kaj 7-a de marto en la
norda Germanio okazis la laŭvicaj Bibliaj Tagoj, organizitaj de pastro Bernhard
Eichkorn kun ĉirkaŭ 20 personoj el Germanio, Nederlando, Belgio kaj Slovakio. Oni
aŭskultis edifajn prelegojn de la benediktano pastro Wilibald Kuhnigk komparanta
la duakanonajn librojn de Saĝeco kaj Siraĥido. Oni pasigis multan
tempon por promenoj kaj komuna kantado baze de la ekumena kant- kaj preĝlibro ADORU.