• Palma Dimanĉo
  • 29.03.2010
  • Hieraŭ dum la Palma Dimanĉo okazis en la loko Lipnica Murowana [la sud-orienta Pollando] la 52-a eldono de la plej malnova en Pollando konkurso por la plej bela paska palmo. Venkis ĝin popola artisto Zbigniew Urbański, kies palmo altis 35 metrojn kaj 10 centimetrojn kaj samtempe estas la plej alta palmo kreita en Pollando. La konkurson akompanis bazaro dum kiu siajn elfaraĵojn vendis popolaj artistoj kaj okazis koncertoj de folkloraj muzikistoj.