• Kongreso de la Civitanaj Rajtoj
  • 29.03.2010
  • Semajnfine finiĝis en Pollando Kongreso de la Civitanaj Rajtoj. Partoprenis ĝin reprezentantoj de pli ol 50 neregistaraj organizaĵoj, kiuj kongrue asertis, ke multaj civitanaj rajtoj daŭre restas surpapere. Laŭ Piotr Frączak,  la prezidanto de la Tutlanda Federacio Membriganta Neregistarajn Organizaĵojn tio okazas i.a. pro tro malgranda enĝaĝiĝo de poloj al la civitana agado. Multaj koncernaj leĝreguligoj estas redaktitaj en maniero ne klara. Nesufiĉe estas utiligata interreto kiel instrumento por la  civitanaj agadoj i.a. dum la voĉdonadoj aŭ preparado de civitanaj leĝprojektoj.