• Jubileo de poznana operejo
  • 30.03.2010
  • La premieron de la opero "Werther" de Jules Massnet prezentis la lastan sabaton Teatro la Granda en Poznano. Temas jam pri laŭvica premiero de tiu ĉi scenejo en la jaro de ĝia centjariĝo. La enscenigon de "Werther" preparis internacia kolektivo. Mzikistojn gvidas itala direktisto Roberto Tomelli, scenografion preparis hispanino Carmina Valencia Tamayo, ankaŭ hispano Ignacio Garcia estas reĝisoro de la spektaklo. Ĉefajn rolojn kantas i.a. Brian Jagde kaj Jeongki Cho.