• Helpo al Haitio
  • 30.03.2010
  • La ambasadoro de la Haitia Respubliko en Romo Geri Benoit Belnowski esprimis dankojn al poloj pro helpo donita al la viktimoj de la januara tertremo. Ŝi gastis en Varsovio laŭ la invito de la Fondaĵo Pollando-Haitio, kiu i.a. kunlabore kun la pola Caritas kolektis monrimedojn por helpi al civitanoj de la damaĝita lando. Laŭ Geri Benoit Belnowski nun plej urĝe estas certigi rifuĝejojn por ĉiuj, kiuj perdis siajn domojn,  lige kun la proksimiĝanta pluva sezono. La situacio de Haitio kaj ĝiaj loĝanantoj kiel ankaŭ la plano rekonstrui la landon estos temo de la plej proksima UNO-kunsido.