• Eksterlanda ripozo
  • 31.03.2010
  • Pasintjare poloj malpli ofte ol en la jaro 2008-a ripozis eksterlande. Laŭ pritaksoj de  la Instituto pri Turismo povas temi pri eĉ 20-procenta malkresko. Malgraŭ tio la jaro 2008-a povas esti taksita al la sukcesaj jaroj. Laŭ  Jerzy Łaciak el la Instituto spite informojn, fojfoje aperantaj en la amaskomunikiloj ripozo enlanda estas multe malplikosta ol la eksterlanda. Averaĝe pro 5 tagoj eksterlande necesas pagi ĉirkau 800 eŭrojn, dume la samlonga ripozo en Pollando kostas nur 300. Laŭ Jerzy Łaciak en la 2010-a jaro nombro de poloj feriantaj for de la lando similos al tiu de antaŭ unu jaro.