• Polaj filmoj en Moskvo
  • 01.04.2010
  • Per la prezento de la filmo "Sen anestezo”  reĝisorita de Andrzej Wajda komenciĝis marde en Moskvo retrorigarda revuo de la pola filmarto titolita “Kinoarto de la morala maltrankvilo”.  Dum 9 tagoj ŝatantoj de la pola filmo rigardos 10 kinobildojn kreiĝintajn en la jaroj  1975-81. Temas i.a. pri verkoj de  Krzysztof Kieślowski, Agnieszka Holland kaj Feliks Falk. Ĉiujn ĉi filmojn ligas komuna fadeno, kiu estas rezisto kontraŭ degenero de la individuo, perdo de libereco kaj kondamno de mensoga ŝtata propagando. Kiel specifan sumigon de la retrorigarda filmprezento oni disbildigos la filmon “Katyń” de Andrzej Wajda. Ĝia prezento samtempos kun la oficialaj solenaĵoj en Katyń-arbaro lige kun la 70-jariĝo de Katyń-krimo.