• Nokto de la pekkonfesejoj
  • 01.04.2010
  • En Szczecin [la nord-okcidenta Pollando] komenciĝis iniciato “Nokto de la pekkonfesejoj”. En ĝia daŭro en 3 tiuurbaj katolikaj preĝejoj eblos peti pri pekkonfeso 24 horojn tag-nokte. Tio estas la provo imiti la ekzemplon de Novjorko kaj Ĉikago, kie naskiĝis tiu iniciato. Ĝia aparta celo  estas doni la atenton al la spirita dimensio de la komenciĝanta hodiaŭ en Granda Ĵaŭdo Paska Tagotrio. Sacerdotoj valos ankaŭ tiamaniere respondi la bezonojn de kredantoj, kiuj malgraŭ hasto ligita kun la festopreparo ne forgesas ankaŭ spirite prepariĝi al la Pasko.