• Pola ekonomio
  • 01.04.2010
  • La dinamiko de la pola ekonomia kresko nunjare egalos al 3 procentoj kaj venontjare al 4,5. Tio rezultas el la aprila prognozo de la Monda Banko, prezentita hodiaŭ. Ĝiaj ekonomikiistoj ne ekskludas tamen, ke tiuj rezultoj povos esti malpli bonaj. La banko apogis sian raporton sur la prognozoj de la pola registaro, kiuj laŭ Leszek Kąska, ekonomikiisto de la Banko estas realismaj, same se temas pri la Landa Produkto Brutte,  kiel ankaŭ se temas pri inflacio.