• Pollando kaj Turkio
  • 01.04.2010
  • Pollando forte subtenas membriĝon de Turkio en la Eŭropa Unio – deklaris la vicministro por la eksterlandaj aferoj Mikołaj Dowgielewicz post la polaj-turkaj interparoloj en Varsovio. Kiel li deklaris nia lando kun kontento bonvenigas ŝanĝojn en la turka konstitucio preparitajn de la tiea registaro. Turkio 40 jarojn atendis la inaŭguron de aliĝintertraktoj. Oni gvidas ilin de 5 jaroj kun ĉiam pli multaj rezervoj ĉefe flanke de Francio, Germanio kaj Aŭstrio. La ĉefa turka intertraktanto Egemen Bagis [bajsz] deklaris, ke lia lando kun espero atendas la venontjaran polan prezidantecon en la Unio.