• Novaj oficistoj
  • 12.04.2010
  • Generalo Stanisław Koziej estos marde nomumita kiel la estro de la Oficejo de la Nacia Sekureco. Lia unua tasko estos kontroli la procedurojn, kiuj reguligas la problemojn ligitajn kun la veturado de kelkaj plej superaj range militistaj komandantoj per komuna aviadilo. Laŭ la alpreninta nomumdecidon Bronisław Komorowski povas evidentiĝi necesa ellaboro de novaj mekanismoj koordinantaj la agadojn de la prezidenta, registara kaj militista administracioj. Generalo Stanisław Koziej estas militista teoriulo, profesoro. Li estas eksa vicministro por la nacia defendo en la registaro de Juro kaj Justeco.