• Funkciado de la ŝtato
  • 12.04.2010
  • La ŝtatkontinueco estas konservita kaj la funkciadon de la ŝtato reguligas la Principa Leĝo.  Konforme al la pola Konstitucio la devojn de la prezidento de Pola Respubliko transprenis post la morto de prezidento Lech Kaczyński la Sejmmarŝalo, t.e. ĝia prezidanto Bronisław Komorowski. Transprenante siajn devojn Komorowski proklamis la unusemajnan nacian funebron, substrekante, ke frontante grandegan nacian tragedion ni ĉiuj estas kune – sen dividoj, sen diferencoj, sen distingo je maldekstrularo kaj dekstrularo. La funebron al Krakovo kaj al la tuta Pollando anoncis sabate tagmeze la Sigismunda Sonorilego. Dato de novaj prezidentaj balotoj konforme al la Konsitucio devos esti proklamita 14 tagojn post la morto de la prezidento. La balotoj devas okazi 60 tagojn post ilia anonco. Morgaŭ okazos la kunsido de la pola parlamento.