• Apud Smolensko pereis
  • 12.04.2010
  • En la aviadila akcidento apud Smolensko (Rusujo) sabate matene pereis la prezidento de Pollando kun la edzino, Lech kaj Maria Kaczyński. Pereis la lasta prezidento de Pollando en la elmigrujo Ryszard Kaczorowski. Krome la vicmarŝaloj de la Sejmo Krzysztof Putra kaj Jerzy Szmajdziński, vicmarŝalo de la Senato, Maria Bochenek, vicministroj por la nacia defendo, eksterlandaj aferoj kaj kulturo – Stanisław Jerzy Komorowski, Andrzej Kremer, Tomasz Merta. Pereis la aferprezentanto de la civitanaj rajtoj – Janusz Kochanowski, la Prezidanto de la Pola Nacia Banko, Sławomir Siwek, la Prezidanto de la Instituto pri la Nacia Memoro, Janusz Kurtyka. Pereis 15 deputitoj kaj senatanoj el ĉiuj politikaj kluboj, ministroj el la prezidenta kancelario kun ĝia estro Władysław Stasiak, la komandanto de la Ĝenerala Stabo generalo Franciszek Gągor kaj la plej superaj altranguloj de la pola Armeaj Fortoj, la ĝenerala sekretario de la de la Konsilantaro por Protekti la Lokojn de Memoro kaj Martireco, Andrzej Przewoźnik. Pereis la ekleziaj superuloj de la militistaj fortoj de la Katolika, Protestanta kaj Ortodoksa Eklezioj, reprezentantoj de la organizaĵoj membrigantaj la familiojn de la viktimoj de Katyń-krimo, de aliaj organizoj kaj akompanaj personoj. Entute 96 personoj.